Samara provinco (Filipinoj)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Samaro - tagaloge Samar, plenforme Lalawigan ng Samar, hispane Sámar, plenforme Provincia de Sámar - estas provinco de la Filipinoj. Ĝia ĉefurbo estas Catbalogan; alia grava urbo estas Calbayog. La provinco fondiĝis en 1543, separiĝis de Lejteo en 1768, iĝis Okcidenta Samaro en junio 1965 (tagaloge Kanlurang Samar, hispane Sámar Occidental) kaj renomiĝis Samaro en 1969. Ĝi kovras la okcidenton de la insulo Samaro. La provinco apartenas al la regiono Orientaj Bisajoj kaj ampleksas areon de 6 048 kvadrataj kilometroj. Laŭ stato de la jaro 2010 entute 733 377 loĝantoj vivis sur la provinca teritorio, kio rezultigas loĝdenson de 120 loĝantoj po km².
- Kategorio Samara provinco (Filipinoj) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
Tiu ĉi artikolo rilatas al la Samara provinco de la Filipinoj. Ekzistas ankaŭ samara provinco en la Rusia Federacio, krome ekzistas vikipediaj artikoloj pri la insulo Samaro kaj pri la biologia koncepto de samaro. |
Rapidaj faktoj provinco de la Filipinoj [+], Akvejo ...
Samara provinco | ||
---|---|---|
Flago | ||
provinco de la Filipinoj [+] | ||
Akvejo | Filipina Maro | |
- koordinatoj | 12° N, 125° O (mapo)11.833333333333125 | |
Akvokolektejo | 6 048,03 km² (604 803 ha) [+] | |
Areo | 6 048,03 km² (604 803 ha) [+] | |
Loĝantaro | 793 183 [+] (1-a de majo 2020) | |
Guberniestro | Milagrosa Tan
(ekde 30-a de junio 2019) |
|
Poŝtkodo | 6700–6725 [+] | |
Kodo | PH-WSA | |
Samara provinco | ||
Vikimedia Komunejo: Samar (province) [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Fermi
Samaro
situo de la provinco en la Filipinoj:
flave sub la ruĝa nomo