From Wikipedia, the free encyclopedia
Sam Daniel Shafiishuna NUJOMA (nask. 12-a de majo 1929 en Ongandjera, regiono Omusati) estis la ŝtatprezidento de la sendependa respubliko Namibio 1990-2005.
Post la fondiĝo de SWAPO (South West African People' s Organization) en 1960, Nujoma estis ties estro kaj gvidis la armitan insurekcion kontraŭ la apartisma Sudafrika fremda regado. La 1-an de aprilo 1989 efektiviĝis armistico inter SWAPO kaj Sudafriko kaj en novembro samjare okazis la balotoj por la konstitucifara asembleo, kiuj rezultigis absolutan plimulton por SWAPO.
Nujoma, estante SWAPO-ĉefo, estis unuanime deklarita prezidento de la juna ŝtato kaj la 21-an de marto 1990 UN-sekretario Cuéllar akceptis lian ĵuron kiel unua prezidento de la juna ŝtato. La unuaj laŭkonstituciaj balotoj okazis en 1994 kaj alportis al Nujoma kaj al SWAPO eĉ pli grandan majoritaton. Nujoma estis denove reelektita en 1999. En 2005 sekvis lin Hifikepunye Pohamba, ankaŭ ano de SWAPO.
Nujoma restis ĉefo de SWAPO ĝis 2007.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.