Saltigo de ŝtonetoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Saltigado de ŝtonetoj aŭ Ŝtona resaltado estas antikva ludo, kies celo estas ĵeti ŝtoneton sur la akvosurfacon tiel, ke la akvo alportas la ŝtoneton reen supren en la aero kaj pli antaŭen. Sukceso en la ludo estas mezurita per la nombro da resaltoj aŭ alternative per la maksimuma distanco, kiun la ŝtoneto atingas. En 1989, sporta asocio nomita NASSA estis establita en Usono, kiu okazigas mondĉampionojn en ŝtonsaltado. La monda rekordo en ŝtonsaltado estas 88 saltoj, kaj ĝi okazis la 6-an de septembro 2013.
La ideo de resaltaj ŝtonetoj estis praktikita en la Dua Mondmilito, kiam la britoj uzis resaltajn bombojn por bombadi germanajn digojn, en Operacio Riproĉo, la 16-an kaj 17-an de majo 1943.