Salomé - prononco laŭ sistemo IFA [salɔme] - estas komunumo de Francio kadre de la historia pejzaĝo Franca Flandrio, Frans-Vlaanderen respektive Flandre française. Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ], nederlande/flandre Noorderdepartement, en la regiono Hauts-de-France (prononco [o d(ə)ˈfʁɑ̃s], laŭvorte "supraĵo de Francio" pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la antaŭa regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale'], nederlande/flandre Noord-Nauw van Calais). Fine de 2021 en la komunumo vivis 3 051 loĝantoj sur areo de 5,25 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 581 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Lille (france Arrondissement Lille, nederlande Arrondissement Rijsel respektive okcidentflandre Arroundissement Rysel), kaj al la kantono Annœullin / Ennelin.
Rapidaj faktoj komunumo, la administrejola administrejo ...
Fermi
![](//upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c1/P%C3%A9niche_Arbon_%282301377%29_sur_le_canal_d%27Aire_%281%29.jpg/640px-P%C3%A9niche_Arbon_%282301377%29_sur_le_canal_d%27Aire_%281%29.jpg)
la kanalo Aire
![](//upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/73/Salome_St-Vaast.JPG/640px-Salome_St-Vaast.JPG)
la katolika kirko
Ĝiaj loĝantoj en la franca nomiĝas saloméen(ne)s.