komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Salmsach estas komunumo en la distrikto Arbon de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 1305 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Salmsach | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Turgovio |
Distrikto | Arbon |
Koordinatoj | 47° 33′ 0″ N 9° 22′ 0″ O (mapo) |
Areo | 2,6 km² |
Alteco | 400 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8599 |
Komunumkodo | {{{kodo}}} |
Salmsach etendiĝas de la monto Seerücken sude de la rivereto Aach ĝis Bodenlago.
Salmsach limas en nordo al Romanshorn, en okcidento al Hefenhofen, en sudo al Egnach kaj en oriento al Bodenlago.
Kvankam tra Salmsach pasas la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Kreuzlingen al Rorschach, la komunumo ne disponas pri propra stacidomo, sed necesas per buso veturi al la stacidomo de unu el la najbaraj komunumoj Egnach aŭ Romanshorn por akiri trajnon.
La unua dokumenta mencio de Salmsach datiĝas el la jaro 1159 kiel Salomons-Aach. En mezepoko Salmsach troviĝis unue sub servuto de la Monaĥejo Sankt-Stefano en Konstanco kaj poste de la Monaĥejo Sankt-Galo.
Post la fino de la Helveta Respubliko de la jaro 1803 ĝis la jaro 1832 Salmsach kune kun la municipo Hemmerswil estis unuigita komunumo en la tiama distrikto Romanshorn de la nove fondita Kantono Turgovio. En 1832 Salmsach fariĝis memstara aŭtonoma komunumo. En la 20-a jarcento trifoje en publika voĉdono la loĝantaro de Salmsach kontraŭstaris al kunigo kun la najbara komunumo Romanshorn, tiel la komunumo ĝis hodiaŭ konservis sian sendependecon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.