From Wikipedia, the free encyclopedia
Sally Kristen Ride (naskiĝis 26-an de majo 1951 - mortis 23-an de julio 2012) estis usona fizikisto kaj kosmonaŭto. Naskite en Losanĝeleso, Ride ekhavis postenon ĉe NASA en 1978 kaj fariĝis la unua usona virino ekster la atmosfero en 1983. Ŝi ankoraŭ tenas la rekordon kiel la plej juna usona kosmovojaĝinto, fluginte tien havante 32 jarojn. Fluginte du fojojn en la kosmopramo Challenger, ŝi forlasis NASA en 1987. Ŝi laboris du jarojn en la Centro por Internacia Sekureco kaj Armillimigado ĉe Universitato Stanford, kaj poste en la Universitato de Kalifornio ĉe San-Diego kiel profesoro de fiziko, esplorante ĉefe pri nelinia optiko kaj dissemado Thomson. Ŝi servis ankaŭ en la enketaj komisionoj pri la pereoj de la du pereintaj usonaj kosmopramoj, Columbia kaj Challenger. Post la morto, oni eksciis ke ŝi estis lesbanino, kaj oni rigardas ŝin kiel la unua kosmovojaĝinto GLATa. Ŝi mortis en 2012 pro pankreata kancero, 61-jara.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.