Salamaua
From Wikipedia, the free encyclopedia
Salamaua (en germana: Samoahafen) estis malgranda urbo en la nordorienta marbordo de Papuo-Novgvineo, parto de la provinco Morobe. La setlejo estis konstruita sur minora istmo inter la marbordo kun montoj interne kaj kabeto. La plej proksima urbo estas Lae, atingebla nur per boato tra la golfo.
Rapidaj faktoj Administrado, Demografio ...
Salamaua | |||
---|---|---|---|
setlejo duoninsulo vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 7° 2′ S, 147° 4′ O (mapo)-7.0333333333333147.06666666667 [+] | ||
| |||
Fermi
La urbo estis kaptita de la japanoj la 8an de Marto 1942 dum la Dua Mondmmilito kaj poste rekaptita de fortoj el Aŭstralio kaj Usono estritaj de la Generalo Douglas MacArthur la 11an de Septembro 1943 dum la kampanjo Salamaua-Lae. Dum la reokupado la urbo estis detruita. Nuntempe la vilaĝoj Kela kaj Lagi okupas la lokon, kun feridomoj kiuj estas posedataj ĉefe de eksterlandanoj kun bazo en Lae.