From Wikipedia, the free encyclopedia
La alpa salamandro aŭ nigra salamandro laŭ la latina scienca nomo (Salamandra atra) estas brilnigra salamandro trovebla en la Centraj, Orientaj kaj Dinaraj Alpoj, je altitudoj super 700 m. La Okcidentaj Alpoj estas loĝataj de simila specio, nome Lanzalpa salamandro (Salamandra lanzai), en nur unu malgranda areo. Nemiu diferenco estis konstatita laŭ longo inter seksoj (9–14 cm) kaj la seksa proporcio estas 1:1.[1] Ties vivodaŭro estas almenaŭ de 10 jaroj. Malkiel ĉe aliaj salamandroj, kies larvoj disvolviĝas en akvo, la alpa salamandro estas tuta surterema specio. Kapto-rekaptaj metodoj sugestas ke la specio estas tre laŭsezona; 12 m estis la maksimuma observita distanco veturita de unu individuo dum la somersezono. Ĉirkaŭ 120 individuoj por hektaro estis kalkulitaj en plej taŭgaj areoj kun observoj ankaŭ de >2000 individuoj/ha, sugestante ke tiu kaŝkamufla specio estas tre abunda.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.