From Wikipedia, the free encyclopedia
La duklando Saksio-Weißenfels aŭ Saksujo-Weißenfels [VAJS.nfels] estis teritorio de la Sankta Romia Imperio kaj ekzistis ekde 1656/57 ĝis 1746 kun la rezidejo Weißenfels. Ĝi estis posedaĵo de flanklinio de la albertidaj Wettinidoj. Ĉar la fondinto de la linio, duko Aŭgusto kiel administranto de la ĉefepiskopujo Magdeburg plue rezidis en Halle ĉe Saale kaj la ĉefa rezidejo de la duklando, Kastelo Nov-Aŭgustoburgo, estis konstruota, oni foje uzas por la flanklinio ankaŭ la nomon Saksio-Halle.
Duklando Saksio-Weißenfels | |||||||||||||
Origina nomo: | |||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Herzogtum Sachsen-Weißenfels | |||||||||||||
| |||||||||||||
ŝtato de la Sankta Romia Imperio | |||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||
Ĉefurbo: | Weißenfels, Halle (rezidejoj) | ||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||
Nacia konsisto: |
germanoj | ||||||||||||
germana | |||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||
Patrina lando: |
|||||||||||||
| |||||||||||||
Post la morto de la lasta regnestro, la duklando re-unuiĝis kun la elektoprinclando Saksio, el kiu ĝi antaŭe estis kreita. Ĝia teritorio tamen hodiaŭ apartenas ne la la federacia lando Saksio, sed al la najbara Saksio-Anhalto.
Dukoj de Saksio-Weißenfels, ĉiuj el la dinastio Wettin.
Georg Händel estis ĉefkuracisto kaj ĉambroservisto de la duko de Saksio-Weißenfels ĝis ties morto en la jaro 1697. La talenton de lia filo Georg Friedrich Händel la duko de Saksio-Weißenfels malkovris, kiam lia kuracisto kunportis lin iam al Neu-Augustusburg, por prezentludigi lin sur la Förner-orgeno de la kortega preĝejo.
Johann Sebastian Bach estis ekde 1729 ĝis sia morto kortega kapelmajstro en Saksio-Weißenfels kaj antaŭe jam komponis por la duko de Saksio-Weißenfels la ĉaskantaton BWV 208 same kiel 12 jarojn poste la paŝtistokantaton BWV 249a okaze de la naskiĝdatreveno de la duko. Krome li verkis ĝuste por la Förner-orgeno de la kortega preĝejo unu el siaj plej elstaraj orgenverkoj, tokato kaj fugo F-maĵora BWV 540.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.