![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f6/Benkei.jpg/640px-Benkei.jpg&w=640&q=50)
Saito Musashibo Benkei
From Wikipedia, the free encyclopedia
Saito Musashibo Benkei (japane: 西塔武蔵坊弁慶; naskiĝis en 1155; mortis en 1189), aŭ simple Benkei (弁慶), estis sohei kaj yamabushi, japana batalmonaĥo servanta la daimion Minamoto no Yoshitsune.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Saito Musashibo Benkei | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1154 (1154-11-30) en Kii Province |
Morto | 15-an de junio 1189 (1189-06-15) (34-jaraĝa) en Takadachi Gikeidō |
Tombo | Chūson-ji (en) ![]() ![]() |
Ŝtataneco | Japanio ![]() |
Okupo | |
Okupo | sōhei (en) ![]() ![]() |
Fermi
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a5/Uchiwakamaru_fighting_Benkei_on_Gojo_bridge.jpg/640px-Uchiwakamaru_fighting_Benkei_on_Gojo_bridge.jpg)
Oni priskribas lin kiel fortegan viron, pli ol 2 metrojn altan.
Li estas unu el la plej ŝatataj figuroj de la japana folkloro, kiu priskribas lin kiel fidelan kaj fortan bataliston. Lia vivo estas rakontadata en multaj nooj kaj kabuki-teatraĵoj, pro kio nuntempe malfacilas distingi inter fikciaj kaj faktaj eventoj pri lia biografio.