komunumo en la departemento Drôme de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Saint-Jean-de-Galaure - jen france, prononco sɛ̃ ʒɑ̃ də ɡalɔʁ, okcitane Sant Joan de Galaura respektive arpitane aŭ frankoprovence Sant Joan de Goualôro - estas komunumo de Francio, kreita kun efiko de la 1-a de januaro 2022 kiel nova komunumo per kunigo de la antaŭe sendependaj komunumoj La Motte-de-Galaure kaj Mureils, kiuj de nun havas la statuson de "delegitaj komunumoj". La administra sidejo estas en la loĝloko La Motte-de-Galaure. La nova komunumo situas en la departemento Drôme, okcitane Droma, kaj en la pli vasta regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj (france Auvergne-Rhône-Alpes, okcitane Auvèrnhe Ròse Aups). Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Valence kaj al la kantono Saint-Vallier.
Saint-Jean-de-Galaure ● Sant Joan de Goualôro | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
komunumo en Francio (2022–) vd | |||
Administrado | |||
Regiono | Aŭvernjo-Rodano-Alpoj | ||
Departemento | Drôme | ||
Arondismento | Valence | ||
Kantono | kantono Saint-Vallier | ||
INSEE kodo | 26216 [+] | ||
Poŝtkodo | 26240 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 265 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 96 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 45° 12′ N, 4° 54′ O (mapo)45.1966666666674.9055555555556 [+] | ||
Areo | 13,18 km² (1 318 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Saint-Jean-de-Galaure [+] | |||
Komence de 2021 en la teritorio de la nuna komunumo vivis 1 265 loĝantoj sur areo de 13,18 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 96 loĝantoj/km².
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.