From Wikipedia, the free encyclopedia
Sains-du-Nord estas komunumo de Francio, kiu apartenas al la historia regiono Henegovio (france Hainaut respektive flandre Henegouwen), kies plej granda parto ekde 1830 estas parto de la Reĝlando Belgio, sed plia, suda parto jam ekde 1678 apartenas al Francio. Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ] (okcidentflandre Noorderdepartement), en la regiono Hauts-de-France (prononco [o d(ə)ˈfʁɑ̃s], laŭvorte "supraĵo de Francio" pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la antaŭa regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale'], nederlande/flandre Noord-Nauw van Calais).
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sains-du-Nord (stacidomo). |
Sains-du-Nord | |||
---|---|---|---|
komunumo en Francio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Hauts-de-France | ||
Departemento | Nord | ||
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | ||
Kantono | Fourmies ekde 2015, antaŭe Avesnes-sur-Helpe-Sud | ||
INSEE kodo | 59525 [+] | ||
Poŝtkodo | 59177 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 779 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 173 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 6′ N, 4° 1′ O (mapo)50.0936111111114.01 [+] | ||
Alto | 163 m - 234 m | ||
Areo | 16,03 km² (1 603 ha) [+] | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Sains-du-Nord [+] | |||
Fine de 2021 en la komunumo vivis 2 779 loĝantoj sur areo de 16,03 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 173 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Avesnes-sur-Helpe (france Arrondissement d'Avesnes-sur-Helpe, nederlande Arrondissement Avenne aan de Helpe), kaj ekde marto 2015 al la samnoma kantono Fourmies.
Sains-du-Nord estas urbeto, kiu troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe. Ĝi situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Sains-du-Nord etendiĝas sur 16,03 km².
Ĝi situas ĉe la departementa vojo D951, inter Avesnes-sur-Helpe kaj Trélon, kore de regioneto nomita "Fagne" de lokuloj. Sains-du-Nord havas landlimojn kun la najbaraj komunumoj Ramousies, Liessies, Glageon, Féron, Rainsars kaj Sémeries.
La historio de Sains-du-Nord ekis tre frutempe, ĉar la vilaĝo jam ekzistis en la romia epoko : oni elfosis plurajn aĵojn el tiu periodo.
Sains-du-Nord en la 12-a jarcento iĝis sub la patroneco de la abatejo de Liessies, kaj restis eklezia bieno ĝis la franca revolucio de 1789.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.