![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d3/Flag_of_Saguenay-Lac-Saint-Jean.svg/langeo-640px-Flag_of_Saguenay-Lac-Saint-Jean.svg.png&w=640&q=50)
Saganio - Sankt-Johan-Lagio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Saganio–Sankt-Johan-Lagio (france Saguenay–Lac-Saint-Jean) estas administra regiono de Kebekio, Kanado. Ĝi inkluzivas la riveron Sagano, ĝian fjordon kaj ĝian enflulagon Lago Sankt-Johano.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/19/Saguenay_fjord_banner.jpg/640px-Saguenay_fjord_banner.jpg)
Rapidaj faktoj Administra regiono, administra regiono de Kebekio, administra teritoria unuo [+] ...
Saganio - Sankt-Johan-Lagio | ||
---|---|---|
Administra regiono | ||
![]() Flago | ||
administra regiono de Kebekio, administra teritoria unuo [+] | ||
Lando | Kanado | |
Regiono | Kebekio | |
Ĉefurbo | Saguenay | |
- koordinatoj | 50° N, 72° U (mapo)49.86666-71.75 [+] | |
Akvokolektejo | 95 893 km² (9 589 300 ha) [+] | |
Areo | 95 893 km² (9 589 300 ha) [+] | |
Loĝantaro | 275 552 [+] (2021) | |
Denseco | 2,87 loĝ./km² [+] [+] | |
![]() |
||
Saganio - Sankt-Johan-Lagio | ||
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Fermi
Kun tera areo de 98 708.62 km², Saganio–Sankt-Johan-Lagio estas la tria plej granda regiono de Kebekio, post Nord-Kebekio kaj Nord-Bordio.
La subaĵo en la Laŭrenca tabulo elĉizita de la Sagano kaj Lago Sankt-Johano kreas fertilan zonon en la ĉirkaŭa subarktejo. La pejzaĝo kaj kulturo altiras turistojn, kaj la bordoj de la lago Sankt-Johano estas ŝatataj de kebekiaj urb-loĝantoj kiel somera feriejo.