![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e6/Flag_of_the_Arrow_Cross_Party_1937_to_1942.svg/langeo-640px-Flag_of_the_Arrow_Cross_Party_1937_to_1942.svg.png&w=640&q=50)
Saga kruco
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Saga Kruco (hungare Nyilaskereszt) estis simbolo uzita en Hungario dum la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento kiel simbolo de la gvida hungaria faŝisma politika partio, la Partio de Saga Kruco (hungare Nyilaskeresztes Párt). La simbolo de Saga Kruco ekde la fino de la Dua Mondmilito estas ŝtate malpermesata en Hungario.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e6/Flag_of_the_Arrow_Cross_Party_1937_to_1942.svg/640px-Flag_of_the_Arrow_Cross_Party_1937_to_1942.svg.png)
Ĝi konsistas el nigra kruco kun sagopintoj ĉe ĉiu el la kvar finaĵoj, sur fona blanka cirklo ĉirkaŭita de ruĝa koloro. La desegno resume tre similas al la svastiko de Nazia Germanio.
Simila simbolo, la "krucostelo" nun uziĝas fare de la "Naciista Movado" (angle Nationalist Movement, faŝisma grupo en Usono, kiu propagandas laŭdiran "superecon de la blanka raso".
Historie la "Saga Kruco" estis tre malnova simbolo [rompita ligilo], kiu jam estis konata dum antikvaj epokoj kaj uziĝis fare de hungaraj triboj dum la mezepoko Arkivigite je 2005-05-25 per la retarkivo Wayback Machine.