Sabah al-Ahmad al-Ĝabir as-Sabah
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sabah al-Ahmad al-Ĝabir as-Sabah (arabe صباح الأحمد الجابر الصباح, latinliterigo laŭ DMG Ṣabāḥ al-Aḥmad al-Ǧābir aṣ-Ṣabāḥ) estis kuvajta nobelo kaj politikisto. Li naskiĝis la 16-an de junio 1929(nun 1929-06-16) en Kuvajturbo, mortis la 29-an de septembro 2020. Ekde la 29-a de januaro 2006 li estis la emiro de Kuvajto kaj do ties ŝtatestro ĝis sia morto.
Li estis la kvara filo de la en 1950 mortinta emiro Ahmad al-Ĝabir as-Sabah. Antaŭ lia rego, inter la jaroj 1977 kaj 2006 la landon regis la tria filo Ĝabir al-Ahmad al-Ĝabir as-Sabah (inter la du, la landon nur 10 tagojn komisie regis kuzo duagrada).
Kontraŭe al ekde 1921 ekzistanta kutimo inter la dinastiaj branĉoj al-Ĝabir kaj as-Salim, Sabah al-Ahmad al-Ĝabir as-Sabah nomumis sian fraton ŝejĥo Naŭaf al-Ahmad al-Ĝabir as-Sabah (نواف الأحمد الجابر الصباح) kronprinco kaj do tronheredonto.
- Kategorio Sabah al-Ahmad al-Ĝabir as-Sabah en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri kuvajtanoj. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |