kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
Saĥarozo aŭ sakarozo estas la kemia nomo de la tabla sukero. La saĥarozo estas disaĥarido; ĉiu molekulo konsistas el du "simplaj" sukeroj (el unu glukozo kaj unu fruktozo), nomataj monosaĥaridoj.
Saĥarozo estas disaĥarido konstruata el unu molekulo de glukozo ligita per α(1-2)-glikozida ligo al unu molekulo de fruktozo.
La saĥarozo estas ĝenerale ekstraktata, purigita, kristaligita el sukerkano aŭ sukerbeto. Plia sukera (sed komerce negrava) fonto estas la sorgo kaj sukeracero. (pli detale ĉe sukero)
La pura saĥarozo estas la plej ĝenerala dolĉigaĵo en la moderna, industriiĝinta mondo. La homo kaj la plimulto de la mamuloj volonte akceptas la nutraĵojn dolĉigitajn per saĥarozo. La prilaboritaj kaj ĝuaj nutraĵoj ofte enhavas saĥarozon.
La saĥarozo havas tre malfavorajn efikon je la sano. La plej ĝenerala estas la denta kario, ĉe kiu la acido produktata de bakterioj kaŭzas difektiĝon de la emajlo. La saĥarozo havas grandan energienhavon, kiu povas kaŭzi dikiĝon. La homoj suferantaj je diabeto devas ĉiam kontroli sian sukerkonsumadon.
Pro la malsanigaj efikoj de la sukero estis ellaboritaj sukeraj anstataŭaĵoj, kvankam ili ŝajnas ne tiel vaste uzeblaj kiel sukero kaj ili havas aliajn malbonajn efikojn je la sano.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.