From Wikipedia, the free encyclopedia
S/2009 S 1 estas la maldaŭra nomo de objekto, kiu orbitas ĉirkaŭ Saturno, ene de la ringo B. Laŭ nuna scio, ĝi estas la satelito de Saturno plej proksima de la planedo.
S/2009 S 1 | |
Natura satelito de Saturno | |
Objekto fotita de Cassini la 7-an de aŭgusto 2009) | |
satelito de Saturno | |
---|---|
Aliaj nomoj | S/2009 S 1 vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Carolyn Porco[1] |
Dato de malkovro | 2-a de novembro 2009[1] |
Loko de malkovro | Usono[1] |
Unua superflugo | Cassini (26-an de julio 2005) |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 117 000 km |
Discentreco | ? |
Klinangulo | ? |
Periodo | ? |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | ~ 300 m |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
? ? ? ? |
Rotacia periodo | ? |
Aksa kliniteco | ? |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca premo | 0 |
Surfaca temperaturo | ? |
Albedo | ? |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 28 |
Oni ankoraŭ malmulte scias pri ĝi.
Carolyn Porco anoncis, la 2-an de novembro 2009, la malkovron de objekto sur foto farita de la kosmosondilo Cassini la 26-an de julio 2009, 16 tagojn antaŭ la ekvinokso de Saturno (11-a de aŭgusto 2009): en tiu momento, Suno estis preskaŭ en la ebeno de la ringoj de Saturno, tiamaniere, ke malgranda elstaraĵo faris grandan ombron. La 36 km longa ombro de la objekto permesis taksi ties grandon je proksimume 300 m.
Kvankam orbitanta en la ringo B, ĝi lasas tie nek malplenon nek ondojn. Tio klariĝas per la fakto, ke la ringo estus sufiĉe densa por rapide ŝtopi la malplenon, kiun la satelito kreus.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.