La Ruĝecnuka paruo (Periparus rufonuchalis, iam Parus rufonuchalis), konata ankaŭ kiel Nigrobrusta paruo aŭ Malhelgriza paruo, estas specio de birdo de la familio de Paruedoj.
Ruĝecnuka paruo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ruĝecnuka paruo en Kullu - Manali Distrikto de Himaĉal Pradeŝ, Barato. | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Periparus rufonuchalis (Blyth, 1849) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Tiu paruo estas indiĝena de okcidenta Himalajo, sed havas tre grandan teritorion, inklude Baraton, Ĉinion, Pakistanon, Turkmenion, Kirgizion kaj Afganion.
Tiu birdo, kiel aliaj de la sama genro Periparus, havas blankajn vangojn kaj tufecan nigran kronon, krom alian tre ampleksan nigran zonon en la gorĝo kaj brusto. La flugiloj kaj subaj partoj estas grizecaj kaj kiel distingilo havas kelkajn ruĝecajn zonetojn, kiel en ŝultro, komenco de subvosto kaj ĉefe en la nuko, kio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en aliaj lingvoj, krom la latina scienca nomo rufonuchalis, kio signifas same.
Ĝi estis iam klasita kiel Parus rufonuchalis (Gill et al., 2005).
- BirdLife International (2004). Parus rufonuchalis. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006. Malplej zorgiga
- Gill, Frank B.; Slikas, Beth & Sheldon, Frederick H. (2005): Phylogeny of titmice (Paridae): II. Species relationships based on sequences of the mitochondrial cytochrome-b gene. Auk 122: 121-143. DOI: 10.1642/0004-8038(2005)122[0121:POTPIS]2.0.CO;2 HTML resumo
- Bildo de la Ruĝecnuka paruo Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.