From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ruĝeca megaluro (Megalurus timoriensis) estas kantobirdo de la familio de Megaluredoj kaj genro de Megaluroj aŭ herbobirdoj. Ili estis iam lokitaj en la grupo de la Silviedoj. Ĝi estas la plej disvastigata specio de la genro, ĉar teritorias el Filipinoj suden al Novsudkimrio,
Ruĝeca megaluro | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ruĝeca megaluro | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Megalurus timoriensis (Wallace, 1864) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi estas specio bruneca supre kaj sablokolora sube kun pli ruĝecbruna nuanco en krono kaj flugiloj (kio nomigas la specion en Esperanto, dum en la latina scienca nomo oni aludas al ties loĝado en insulo Timoro). En la dorso estas nigrecaj strioj kutimaj en la genro. La vosto estas longa kaj larĝa, kio nomigas la genron per du radikoj el la antikva greka kiuj signifas “granda vosto”. La gorĝo kaj ventro estas pli blankecaj dum la brusto kaj flankoj estas pli sablokoloraj. En la vizaĝo helbruneca videblas hela superokula strio.
Ĝi troviĝas en Aŭstralio, Nov-Gvineo kaj Filipinoj. Ĝi loĝas ĉe altaj herbejoj en norda kaj orienta Aŭstralio, kaj el Filipinoj kaj Orienta Timoro orienten al Nov-Gvineo; en Okcidenta Aŭstralio ĉe marbordo kaj insuloj de nordokcidenta Kimberley.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.