Ruĝdoma sonĝo
ĉinlingva romano de la 18a jarcento / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ruĝdoma sonĝo (Hongloumeng, 紅樓夢), ankaŭ nomata la Rakonto de la ŝtono (石頭記), estas ĉina romano kaj unu el la majstroverkoj de ĉina literaturo,[1] nome unu el la Kvar famaj klasikaj romanoj. Ĝi estis komencita de Cao Xueqin en la mezo de la 18a jarcento dum la Dinastio Qing. La unuaj 80 ĉapitroj estis verkitaj de Cao Xueqin (曹雪芹) kaj la postaj 40 ĉapitroj estis atribuitaj al Gao E (高鹗) kiu eldonis la kombinon en 1792.
紅樓夢 | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
literatura verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Cao Xueqin | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | skribita ĉiutaga ĉina lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 1792 | ||||
Ĝenro | zhanghui novel • xiaoshuo • familisagao | ||||
Loko de rakonto | Ĉinio | ||||
| |||||
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/3a/Traum-der-roten-Kammer.jpg/220px-Traum-der-roten-Kammer.jpg)
La aŭtoro Cao Xueqin (1715-1764) devenis de burokrat-bienula familio. Implikiĝinte en juĝafero, lia patro estis eksigita kaj la familia havaĵo konfiskita tiel ke la familio malprosperiĝis. Mezaĝa, Cao Xueqin transloĝiĝis en Pekinon kaj vivis vivon malriĉan. En Pekino li verkis la romanon dum 10 jaroj kaj pro malriĉeco kaj malsano li mortis, ne plenuminte la verkon. La romano havas 120 ĉapitrojn. Ĝiaj unuaj du trionoj estis verkitaj de li, kaj la lasta triono fare de Gao E, lia samtempulo. La titolo estis tradukita ankaŭ kiel Sonĝo de la Ruĝa Ĉambro kaj Sonĝo de la Ruĝaj Domegoj. La romano cirkulis en manuskriptaj kopioj kun variaj titoloj ĝis sia presita publikigo, en 1791. Gao E, kiu preparis la unuan kaj duan presitajn eldonojn kun sia partnero Ĉeng Ŭeiĝuan (程偉元) en 1791–92, aldonis 40 kromajn ĉapitrojn por kompletigi la romanon.[2]
La romano Ruĝdoma Sonĝo atingis kulminon de la realismaj klasikaj romanoj de Ĉinio kaj samtempe estas rigardata kiel perlo en la trezorejo de la monda literaturo. La verko estis ege studita, tiom ke "Ruĝologio" estas termino por la studfako dediĉita ekskluzive al tiu verko.[3] Ĝi enhavas ene de siaj paĝoj montrojn de ĉiuj el la plej gravaj modoj kaj ĝenroj de la ĉina literatura tradicio.[4]