rivero en Azio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ruĝa rivero (ĉine 紅河 / 红河, pinjine: Hóng Hé kaj vjetname Sông Hồng aŭ Hồng Hà, ĉine foje ankaŭ nomata 元江, pinjine Yuán Jiāng) estas rivero de Azio. Ĝi fontas en la provinco Junano de Ĉinio kaj post vojo de 1 149 kilometroj tra Ĉinio (639 km) kaj Vjetnamio (510 km) enfluas la Vjetnaman golfon de la Sudĉina Maro. Borde de la rivero interalie situas la urbegoj Hanojo kaj Hải Phòng. Sian nomon la rivero havas pro granda kvanto de ruĝ-brunaj sedimentoj, kiuj donas al la rivera akvo ruĝ-brunan koloron. La kvanto de tiuj sedimentoj dum la lastaj jaroj ankoraŭ pli-altiĝis pro forta senarbarigo kaj intensa agrikultura utiligo de la apudriveraj areoj.
Ruĝa rivero | |
---|---|
ĉine 紅河 / 红河 - 元江 | |
Hóng Hé - Yuan Jiang | |
vjetname Sông Hồng | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 1 149 km |
Fluo | |
Fonto | provinco Junano de Ĉinio |
Enfluejo | Vjetnama golfo de la Sudĉina Maro |
Geografio | |
Landoj | Ĉinio, Vjetnamio |
La regiono Delto de la Ruĝa Rivero (vjetname Đồng Bằng Sông Hồng) laŭ ofte uzata grupigo estas unu el ok regionoj de Vjetnamio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.