Vía de la Plata
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Vía de la Plata (Vojo de la Arĝento aŭ Arĝentovojo, sed vidu sube) estas antikva vojo de komuniko de la Romia Imperio kiu trapasis de sudo al nordo parton de la okcidento de la tiama Hispanio kaj nun ties restoj kaj memoro trapasas ĝin ankoraŭ, el Sevilo kaj Mérida al Astorga aŭ Asturio depende de la pli historie preciza aŭ pli malferma koncepto. Post du jarmiloj daŭre estas unu de la ĉefaj komunikadvojoj kiuj vertebras la hispanan okcidenton, kaj pro tio oni reinventis ĝin laŭ la erara nomo de "Ruta de la Plata", kiu ligus la urbojn de Gijón kaj Sevilo pere de la ŝoseo N-630 kaj la aktuala Aŭtoŝoseo Ruta de la Plata aŭ A-66.
Tiu lasta konekto iĝis vojo kaj turisma kaj kultura[1] kiu, apogita de la institucioj, kialis fortan polemikon, ĉar la historiaj restaĵoj kiujn oni konservas, tiom laŭ literature kiom arkeologie, difinas ĝian vojon eksklude inter Emerita Augusta (Mérida) kaj Asturica Augusta (Astorga).