Rustorezista ŝtalo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La rustorezista ŝtalo estas rezista kontraŭ korodo kaj enhavas de 10,5 ĝis 13 procentojn da kromo, kiuj estas solvitaj en aŭstenitaj (γ-fero) aŭ feritaj mikskristaloj (α-fero). La efiko baziĝas sur tio, ke la granda kromproporcio havas protektan funkcion per la dika pasiva surfaca tavolo el kroma oksido. Krom kromo kiu estas konsiderata la ĉefa elemento de la rustorezista ŝtalo, ĝi povas enhavi ankaŭ nikelon, molibdenon, titanon, niobion, sulfuron, fosforon kaj aliajn kromelementojn.
Ĝi estas uzata en jetmotoroj, produktado de kemiindustriaj instalaĵoj, kuirejaj ujoj, tranĉiloj.
La rustorezista ŝtalo estis patentigita en 1912 fare de firmao Fried. Krupp AG en Essen kaj la produktado rapide disvolviĝis.