eksa ŝtato (1917–1917) From Wikipedia, the free encyclopedia
La Rusia Respubliko (ruse Российская Республика, Rossiyskaya Respublika [rɐˈsʲijskəjə rʲɪsˈpublʲɪkə]) estis mallongdaŭra ŝtato kiu kontrolis, de jure, la teritorion de la iama Rusia Imperio post sia proklamo fare de la Rusia Provizora Registaro la 1a de Septembro (14a de Septembro, novstile) 1917 per dekreto subskribita de Aleksandr Kerenskij kiel Ministro-Proparolanto kaj Aleksandr Zarudnij kiel Ministro de Justico.[1]
Rusia Respubliko | |||||||||||||
| |||||||||||||
historia lando • suverena ŝtato | |||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||
Kvanto de loĝantoj: |
181 537 800 | ||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||
| |||||||||||||
Post la enpovigo, la Bolŝevikoj uzis la nomon "Rusia Respubliko" por mallonge, ĝis la nomo "Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko" estis oficiale adoptita.
En 1918, malsukcesa klopodo estis farita por revivigi la Rusian Respublikon kun la nomo "Rusia Demokrata Federacia Respubliko". Tiu decido estis farita de la Tutrusia konstitucianta asembleo, kiu adoptis novan konstitucion, sed tio ne estis plenumita ĉar oni konsideris ĝin sen jura forto, ĉar la Asembleo estis dissolvita la saman tagon, kaj la teritorio de Rusio estis kontrolita de la Bolŝevikoj kiuj proklamis la RSFSR.[2]
La termino "Rusia Respubliko" estas foje uzata erare por la periodo inter la abdiko de la caro Nikolao la 2-a la 3-an de Marto 1917 (16-a de Marto, novstile) kaj la deklaro de la Respubliko en Septembro. Tamen, dum tiu periodo la futura statuso de la monarkio restis nesolvita.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.