vira nacia teamo de futbalo From Wikipedia, the free encyclopedia
La rusa aŭ rusia nacia teamo de futbalo estas la landa vira teamo de la Rusia Futbala Asocio (ruse Российский футбольный Союз, latinliterigite Rossijski Futbolni Sojus). La teamo, kiu kreiĝis post la fine de 1991 kolapsiĝinta ŝtato Sovetunio, ĝis nun kvalifikiĝis dufoje por matĉoj de la Futbala Mondpokalo (1994 kaj 2002) kaj kvarfoje por tiuj de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado (1996, 2004. 2008 kaj 2012).
Rusio | ||
---|---|---|
asocio | Российский Футбольный Союз Rusia Futbala Asocio | |
konfederacio | UEFA | |
manaĝero | Dick Advocaat | |
golreĝo | Vladimir Besĉastniĥ (26) | |
FIFA kodo | RUS | |
unua matĉo | Finnlando 2-1 Rusio 1912 | |
plej granda gajno | San-Marino 0-7 Rusio 1995 | |
plej granda perdo | Germanio 16-0 Rusio 1912 | |
Futbala Mondpokalo | ||
aperoj | 2 (unua en 1994) | |
plej bona rezulto | Grupo H 2002 | |
Eŭropa Futbal-Ĉampionado | ||
aperoj | 4 (unua en 1996) | |
plej bona rezulto | Duonfinalo 2008 | |
La internacia federacio FIFA deklaris la rusian teamon la rekta posteulo de la Sovetunia nacia teamo de futbalo.
Komence de la 20-a jarcento Sankt-Peterburgo estis la granda centro de la futbalado en Rusio. Dum 1900 ekestis naŭ novaj futbalaj asocioj, kiuj tamen nelonge ekzistis. Dum aŭgusto 1991 fondiĝis la " Sankt-Peterburga Futbala Ligo", la unua interkluba futbala ligo en la lando. La tegmenta futbalista asocio de Rusio nomiĝas Российский футбольный Союз (latinliterigite Rossijski Futbolni Sojus, Rusia Futbala Asocio) kaj fondiĝis dum 1912. La unuan internacian matĉon la rusa teamo dum la sama jaro per la rezulto 1:2 perdis kontraŭ Finnlando, kiu tiutempe ankoraŭ estis okupita de la Rusia Imperio. La unua oficiala internacia matĉo post la refondiĝo estis dum la jaro 1992 kontraŭ Meksiko – ĝin venkis la rusoj per la rezulto 2:0.
Sian kulminan fazon la rusia futbalado havis dum la epoko de la Sovetunio, kiam la Sovetunia nacia teamo de futbalo unufoje iĝis eŭropa futbala ĉampiono kaj trifoje vic- ĉampiono. Multaj el la sovetuniaj futbalistoj tamen venis el Ukrainio, iuj ankaŭ el Litovio kaj la aliaj (aliĝintaj aŭ konkeritaj) sovetuniaj respublikoj. Aparte konataj sportistoj el tiu tempo interalie estis la ruso Лев Яшин (Lev Jaŝin) kaj la ukraino Олег Блохін (Oleh Bloĥin).
Post la malfondo de Sovetunio fine de 1991 komence pluludis komuna teamo de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj, kiu reprezentis iujn, sed ne ĉiujn de la eksa sovetuniaj respublikoj, ĝis la fino de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1992. Sekve, aŭtune 1992 refondiĝis la rusa nacia teamo, kiu tamen restis relative sensukcesa – dum 1998 ĝi ne kvalifikiĝis por la Futbala Mondpokalo, dum 2000 ne por la Eŭropa Futbal-Ĉampionado, kaj krome la teamo ne progresis post la unua turnira parto, la grupaj matĉoj. Tio gvidis al oftaj ŝanĝoj de la nacia trejnisto: krom Oleg Romancev, kiu dufoje estis nacia trejnisto kaj entute oficis dum kvin jaroj, neniu alia trejnisto restis pli ol du jarojn, malkulmine tiu de la dua duono de 1998, kiu oficis nur 6 monatojn.
Laŭ la stato de 2012, la rusia teamo estas trejnata fare de la nederlandano Dick Advocaat. Antaŭe ĝin gvidis la nederlandano Guus Hiddink - tiu trejnisto, kiu prizorgis la aŭstralian nacian teamon de futbalo dum la Futbala Mondpokalo 2006 en Germanio, en Rusio ekoficis la 10-an de julio 2006.
La 18-an de novembro 2009 la rusia teamo malgajnis la eliminan matĉon kontraŭ tiu de Slovenio per la rezulto 0:1 kaj rezulte de tio perdis la eblon partopreni la Futbalan Mondpokalon 2010. Por subteni rusiajn futbalistojn, en Mariboron (Slovenio) alveturis la prezidanto Dmitrij Medvedev. Lastafoje la rusianoj partoprenis la finalajn matĉojn dum la Futbala Mondpokalo 2002.
La rusia teamo sukcese partoprenis en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008, atinginte la duonfinalon, do trian pozicion, kaj partoprenas en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.