From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ruĝkrona barbulo (Megalaima rafflesii) estas birdospecio de la familio de Aziaj barbuloj aŭ Megalaimedoj. La barbuloj estas grupo de preskaŭpaserinaj birdoj kun tutmonda tropika distribuado. Ili ricevas tiun familian nomon pro la bridoj aŭ harecplumoj kiuj ĉirkaŭas siajn fortikajn bekojn.
Ruĝkrona barbulo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ruĝkrona barbulo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Megalaima rafflesii (Lesson, 1839) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi troviĝas en Brunejo, Indonezio, Malajzio kaj Singapuro, krom en la kontinento Birmo kaj Tajlando. Ties natura biotopo estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj plantejoj . La specio estas minacata pro perdo de habitato.
En la genro de Aziaj barbuloj nome Megalaima estas du grupoj de specioj laŭ la kapoplumaro, kvankam ĉiuj havas ĝeneralan verdan plumaron en la korpo kaj vosto. Sed laŭ la kapoplumaro estas specioj kiuj havas grizbrunajn sen koloraj markoj kapojn, kolon kaj bruston, kiel la Brunkapa barbulo, la Stribarbulo, la Verda barbulo kaj la Verdorela barbulo, dum aliaj havas tre rimarkindajn kolorajn markojn en la kapo ĉefe ruĝaj, flavaj aŭ bluaj (bazaj koloroj) kun metalaj briloj, kiuj estas ekzemple la jenaj: Ruĝkrona barbulo, Ruĝgorĝa barbulo, Flavfrunta barbulo, Flavgorĝa barbulo, Nigrobrova barbulo, Bluvanga barbulo, Flavkrona barbulo, Blugorĝa barbulo, Bluorela barbulo, Ruĝfrunta barbulo kaj Sangofrunta barbulo. Tiu ĉi specio, do, apartenas al tiu lasta grupo kun koloraj markoj.
Pli precize tiu ĉi orientalisa specio, krom la jam menciata verda ĝenerala koloro havas tre ruĝan kronon, de kie venas la nomo de la specio en kelkaj lingvoj, sube tre bluan superokulan strizonon samlonge al la nuko, sube tre nigran traokulan larĝan strion el super la beko samdirekte kiel la aliaj du supraj (en tiu nigra strio rimarkindas tre ruĝa makulo sub kaj malantaŭ la okulo), sube tre blua gorĝo kun flavaj aŭ oranĝaj (au ruĝaj) markoj super la ŝultroj, tio estas ambaŭflanke de la gorĝo. La beko estas fortika kaj malhelgriza (ĉirkaŭe videblas la bridaj harecplumoj) same kiel la kruroj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.