Ruĝgorĝulo
insektomanĝanta birdo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Eŭropa ruĝgorĝulo, aŭ simple Ruĝgorĝulo (Erithacus rubecula), aŭ ankoraŭ Rubekolo (per esperantigo de la latina scienca termino, laŭ NPIV) estas insektomanĝanta birdo el malgranda genro Erithacus, kiu enhavas tiun tre konatan specion, alian orientazian kaj alian endemisman en eta insularo japania.
Eŭropa ruĝgorĝulo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Eŭropa ruĝgorĝulo, plenkreskulo kun muŝo kaptita kiel predo
(Erithacus rubecula rubecula) | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Erithacus rubecula (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi estas ĉirkaŭ 12.5 al 14.0 cm longa; la masklo kaj la ino estas similaj laŭ koloro, kun oranĝaj brusto kaj vizaĝo bordita de griza, brunaj supraj partoj kaj blankeca ventro kun grizaj flankoj. Ĝi troviĝas en Eŭropo, orienten al nordokcidenta Azio (okcidenta Siberio) kaj suden al Nordafriko; ili estas loĝantaj birdoj, sed en plej norda parto de la teritorio estas migrantaj. Alia specio tre simila loĝadas en Orienta Azio: la Japana ruĝgorĝulo (Erithacus akahige).
Tiu birdo estas tre populara kaj relative sentima je la homoj (sed ege malsociema ĉe la aliaj ruĝgorĝuloj). Ĝi estas inter raraj specioj, kiuj kantas tutan jaron (eĉ vintre), ne nur dum la pariĝoperiodo.