![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f5/Gavia_Stellata_%25C3%2596lfus%25C3%25A1_20090606.jpg/640px-Gavia_Stellata_%25C3%2596lfus%25C3%25A1_20090606.jpg&w=640&q=50)
Ruĝgorĝa kolimbo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ruĝgorĝa kolimbo aŭ Ruĝgorĝa gavio (Gavia stellata) estas migranta birdospecio el la familio de Gaviedoj aŭ kolimboj, kiu troviĝas en Norda Hemisfero. Ili reproduktiĝas ĉefe en arktaj regionoj, kaj vintrumas en nordaj marbordaj akvoj. Ĝi estas la plej amplekse distribuata membro de la familio de kolimboj.
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Plenkreskulo en reprodukta plumaro kun eloviĝinta ido | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Gavia stellata (Pontoppidan, 1763) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() verda = somera tereno (kovejo), flava = vintra tereno Vivejoj de la ruĝgorĝa kolimbo verda = somera tereno (kovejo), flava = vintra tereno | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La birdo grandas 55-67 cm, ĝi estas pli malgranda ol la Granda kolimbo kaj la plej malgranda kaj plej hela el la tutmondaj kolimboj. Vintre, ĝi estas nebunta birdo, grizeca supre nuance al blanka sube. La vintra plumaro estas pli hela, ol tiu de la Arkta kolimbo, la dorso estas blanke makulita, la ventro estas blanka. Ĝia kapo estas duone blankaj kaj griza. En ĝia reprodukta plumaro, ĝi akiras la distingan ruĝan gorĝareon (tio vidiĝas defore kiel nigra) kiu estas tialo por ties komuna nomo, la kapo estas griza, la dorso estas sendesegnaĵa, brungriza. Ĝi estas facile rekonebla per la milde suprenkliniĝanta beko (la beko de la Arkta kaj Granda kolimboj estas rekta).
Fiŝoj formas la kernon de ties dieto, kvankam ili manĝas ankaŭ amfibiojn, senvertebrulojn kaj plantomaterialon. Ĝi estas monogama specio, kaj formas longdaŭrajn parligojn. Ambaŭ membroj de la paro kunlaboras al nestokonstruado, kovado de ĝenerale du ovoj kaj nutrado de la idoj. Vintre ĝi ofte grupiĝas ĉe la marbordaj akvoj. Tiam ĝi aspektas pli blanka ol la aliaj kolimbospecioj. Ĝia voĉo estas pli alta „kra-ŭ” ol tiu de arkta kolimbo aŭ plendanta veado. Vintre ĝi vivas ĉe la marbordaj akvoj, somere ĝi nestas en la nordaj kovejoj ĉe profundaj lagetoj, golfoj. Ĝi estas pli malofta vidaĵo ol la Arkta kolimbo.
La Ruĝgorĝa kolimbo havas grandajn tutmondan populacion kaj teritoriojn, kvankam kelkaj populacioj estas malpliiĝantaj. Inter ĉefaj minacoj estas naftoverŝado, habitata degradado, poluado kaj fiŝkaptadaj retoj. Naturaj predantoj estas diversaj specioj de mevoj, kaj ambaŭ Ruĝa kaj Arkta vulpoj, rabas ovojn kaj idojn. Tiu specio estas protektita de nombraj internaciaj traktatoj.