From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ruĝaj gardistoj (红卫兵; ĉine 紅衛兵, Hóng Wèi Bīng) estis movado, plejparte konsistante el universitataj studentoj kaj mezlernejoj en Ĉinio, kiuj estis mobilizitaj de Mao Zedong inter 1966 kaj 1967, dum la Kultura revolucio, kontraŭ la elitismaj elementoj de la socio.
Ruĝaj gardistoj | ||
---|---|---|
Ruĝaj gardistoj en la placo Tian Anmen en 1966. | ||
kvazaŭmilitistaro | ||
Lando(j) | Popola Respubliko Ĉinio vd | |
Ideologio | ||
Fondinto(j) | Mao Zedong vd | |
Ĉi tiu movado estis inciatita kaj manipulita de Mao en strategio kun la celo rekonkeri la povon. Por favorigi ĝian evoluon, Mao fermis lernejojn kaj universitatojn de 1966 al 1972.
La ruĝaj gardistoj estis la respondeculoj pri troigoj, kiuj ampleksiĝis al detruado de la heredaĵo kaj publika mokado, la enfermigo en reedukaj kampoj (aŭ laogai) kaj en kelkaj kazoj, la ekzekuto de pluraj intelektuloj. Post tiuj troigoj, la ruĝaj gardistoj estis persekutitaj de Mao kiu sendis multajn el ili al la ekzilo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.