From Wikipedia, the free encyclopedia
Rourkela (populare Ispat Nagar) estas metropolo en subŝtato Odiŝo en orienta Barato.
Rourkela | |||
---|---|---|---|
Metropolo | |||
urbo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 7690xx | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 22° 15′ N, 84° 53′ O (mapo)22.24916666666784.882777777778 [+] | ||
Alto | 216 m [+] | ||
Areo | 90 km² (9 000 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Rourkela [+] | |||
Rourkela etendiĝas ĉe kunfluejo de 2 riveroj en montetaro en alteco alteco de 219 m. La areo proksime de Rourkela estas riĉa je ferercoj. Ĝamŝedpur troviĝas 152, subŝtata ĉefurbo Bhubanesvar 238, Asansol 271, Kolkato 364, ĉefurbo Delhio 1047, Ĉenajo 1129, Mumbajo 1303 kilometrojn (aere) .
En 2011 Rourkela havis 536,450 da loĝantoj.
Areo de Rourkela iam estis densa arbaro, kiu estis ŝatata ĉaskampo de la regantoj. En la malfruaj 1950-aj jaroj la urbo estis la plej granda germana kolonio ekster Germanio, ili komencis la ŝtalfabrikadon. Tiu logis la komercistojn kaj ankaŭ la fervojo evoluis.
Rourkela estas la industria ĉefurbo de Odiŝo pro la ŝtalfabrikado, tial oni fondis ankaŭ altlernejojn.
Pro la industriaĵoj Rourkela estas bone ligita voje kaj fervoje al la tutlandaj retoj. Ankaŭ pontoj helpas la trafikon, krome ekzistas privata flughaveno tamen sen publika trafiko.
En Rourkela kolegioj, institutoj kaj universitatoj signifas la altan edukon.
La loĝantoj estas hinduoj (82%), islamanoj (8%), kristanoj (7%) kaj aliaj.
Rourkela havas tropikan klimaton kun musono. La averaĝa pluvo jare estas 1448 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen pli ofte inter junio-septembro. La temperaturo varias inter 19-33 °C.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.