From Wikipedia, the free encyclopedia
La Rotŝilda ĝirafo (Giraffa camelopardalis rothschildi)[1] estas unu el plej endanĝerita subspecio de ĝirafo, kun nur kelkaj centoj da membroj en naturo.[2] Ĝi estas nomita laŭ la fondinto de la Tringa Naturhistoria Muzeu, nome Lionel Walter Rothschild,[3] kaj estas konata ankaŭ kiel Baringo-ĝirafo, laŭ la areo ĉe la lago Baringo de Kenjo,[4] aŭ kiel Uganda ĝirafo. Ĉiuj el tiuj kiu loĝas en la naturo estas en protektitaj areoj en Kenjo kaj Ugando.[2] En 2007, la Rotŝilda ĝirafo estis proponita kiel fakta aparta specio el aliaj ĝirafoj kaj ne plu kiel ĝirafa subspecio.[2]
Dum ĝirafoj en ĝeneralo estas klasitaj kiel Malplej Zorgiga, la Rotŝilda ĝirafo estas je partikulara risko de hibridado, ĉar la populacio estas limigita en nombroj. Oni povas vidi la Rotŝildan ĝirafon nature en malmultaj lokoj, kaj elstaraj punktoj ĉe la Nacia Parko Lago Nakuru en Kenjo[5] kaj ĉe ĉe la Nacia Parko Murĉisonaj Akvofaloj[6] en norda Ugando.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.