komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Rorschacherberg (prononcu: Rorŝaĥrberg) estas komunumo en la elektodistrikto Rorschach, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 6549 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.
Rorschacherberg | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Sankt-Galo |
Distrikto | Rorschach Sankt-Galo |
Koordinatoj | 47° 28′ 0″ N 9° 30′ 0″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 6549 |
Areo | 7,11 km² |
Alteco | 570 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 9404 |
Komunumkodo | {{{kodo}}} |
Rorschacherberg situas ĉe la monta deklivo sudoriente de Rorschach kaj etendiĝas norde ĝis Bodenlago kaj sude sur la kresto de tavolmonto la Kantonon Apenceno Ekstera.
En Rorschacherberg troviĝas la kvar kasteloj St. Annaschloss, Wartensee, Wartegg kaj Wiggen.
Rorschacherberg disponas pri haltejo de la dentoradfervojo Rorschach-Heiden-Montarfervojo kiu de la stacidomo de Rorschach kondukas al Heiden.
Ekde la jaro 2007 oni diskutas kaj projektas kunfandiĝon de Rorschacherberg kun la distriktĉefurbo Rorschach, al kiu la komunumo kiel antaŭkomunumo jam ĉiam estis tre ligita. Laŭ eklezia juro Rorschacherber ĉiam apartenis al la eklezia komunumo de Rorschach. Kiel sendependa politika komunumo Rorschacherberg estiĝis en la tiam fondita Kantono Sankt-Galo per la restaŭracia konstitucio en la jaro 1803. Unuan fojon dokumentita la nomo Rorschacherberg estis en la jaro 1468. La setlejoj Koblen, Eschlen kaj Hüttenmoos, kiuj apartenas la la komunumo, estis jam menciitaj en la 13-a kaj 14-a jarcento.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.