Roots (televida serio, 1977)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Radikoj (angle : Roots) estis usona televida mini-serio de 1977, kiu traktis la vivojn de pluraj sinsekvaj generacioj en afro-usonana familio ekde la tagoj de sklaveco ĝis proksimume la jaro 1900.
Roots | |
---|---|
Dosiero:Roots 25th Anniversary Edition.jpg | |
televida miniserio | |
Originala titolo | Roots |
Originala lingvo | angla lingvo |
Origina lando | Usono |
Ĝenro | televida dramserio, televida serio bazita sur romano |
Reĝisoro | Marvin Chomsky, John Erman |
Aktoroj | LeVar Burton • Leslie Uggams • Louis Gossett Jr. • Olivia Cole • Vic Morrow • Lynne Moody |
Muziko de | Quincy Jones |
Amplekso | |
Epizodoj | 8 |
Daŭro sen reklamoj | 588 |
Elsendo | |
Elsendita | 23 jan. 1977 – 30 jan. 1977 |
Eksteraj ligiloj | |
ĉe IMDb | |
La serio estis adaptado de la libro de Alex Haley Roots: The Saga of an American Family (Radikoj: La Sagao de usona Familio). La libro, en la formato de geneologia esplorado kiun la verkinto notis, priskribis la originon de la familio de la verkinto kaj la tragediojn kiujn ili travivis, de la komenco de ilia forkapto en sklavecon. La libro estas konsiderita unu el la homarajtaj libroj traktantaj sklavecon. Male al la libro, kiu estis eksponita plejparte al tiuj interesitaj pri la studkampo, la televida serio havis signifan malkovron. La serio havis konsiderindan efikon al la konscio de usona socio pri afro-usonana historio kaj kulturo. Ĝis la elsendo de la serio, multaj en usona socio, inkluzive de la afro-usonana sektoro, vidis tiun sektoron kiel malhava de unika kulturo kaj historio aŭ kiel sektoro dekroĉita de afrika kulturo kiu neniam povis esti absorbita en usonan kulturon. La programo ankaŭ fariĝis studobjekto en centoj da altlernejoj en Usono.