Romans-sur-Isère (franca elparolo: [ʁomɑ̃ syʁ izɛʁ], okcitane: Rumans d’Isèra) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Drôme, okcitane Droma, kaj en la pli vasta regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj (france Auvergne-Rhône-Alpes, okcitane Auvèrnhe Ròse Aups). Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Valence kaj ekde la fino de marto 2015 al la du kantonoj Bourg-de-Péage kaj Romans-sur-Isère - antaŭe la urbo estis la centro de malnovaj kantono Romans-sur-Isère-1 kaj 2. Ĝi havis 33 701 loĝantojn en la jaro 2012[1], kaj fine de 2021 en la komunumo vivis 32 911 loĝantoj sur areo de 33,08 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 995 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun la najbaraj komunumoj Mours-Saint-Eusèbe, Bourg-de-Péage, Châteauneuf-sur-Isère, Chatuzange-le-Goubet, Génissieux, Peyrins, Saint-Bardoux, Saint-Paul-lès-Romans kaj Granges-les-Beaumont.
Rapidaj faktoj komunumo, Administrado ...
Fermi