From Wikipedia, the free encyclopedia
Rolf HARRIS (30-an de marto 1930 - 10-an de majo 2023) estis kantisto, komponisto, artisto kaj televida programestro kiu estis naskita en Aŭstralio sed vivis en Britio dum jardekoj. Harris famiĝis komence de la 1960-aj jaroj per sia kanto Tie Me Kangaroo Down, Sport (esperante: Rigardu, la kanguruo saltas). La kanto uzis la memkonstruitan instrumenton de Harris por la unua fojo, "ŝanceliĝtabulo", t.e. pecon de masonita durtabulo, kiu svingante tien kaj reen kreas "wupp-wupp" sonon. Harris ankaŭ poste uzis nekutimajn instrumentojn, kiel ekzemple la diĝeriduo, la dulcimero kaj la stilofono. Kiel pentristo, Harris aperis kelkajn fojojn en televida programo kie li pentris bildojn sur granda kanvaso en ŝajne malzorgema stilo kaj akompanate de stranga muziko. Tamen, la fina rezulto estis lerta. Tiuj televiddebutoj generis kelkajn desegnaĵ-temitajn televidseriojn por Harris. Harris ankaŭ prezentis televidserion Animal Hospital (porbesta malsanulejo).
Rolf Harris | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de marto 1930 en Bassendean, Perto, Aŭstralio |
Morto | 10-an de majo 2023 (93-jaraĝa) en Bray |
Mortokialo | Kapa-kola kancero kaj frailty syndrome (en) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Aŭstralio |
Alma mater | Perth Modern School (en) Edith Cowan University (en) City and Guilds of London Art School (en) Universitato de Okcidenta Aŭstralio Claremont Teachers College (en) |
Familio | |
Edz(in)o | Alwen Hughes (en) |
Infano | Bindi Harris (en) , filino |
Okupo | |
Okupo | televida prezentisto aktoro kantoverkisto filmreĝisoro komponisto pentristo kantisto amuzisto |
Harris estis akuzita en 2014 pro seksa aliro al kvar junulinoj, kio efektive finis lian karieron.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.