From Wikipedia, the free encyclopedia
La rokolano aŭ ŝtonolano devenas de natura materialo, bazalto, naskita de vulkana agado kaj transformita de la homo, uzata en konstruo kiel varmoizolado, sona izolado aŭ sonsorbilo, aŭ por fajroprotekto. Rokolano ankaŭ estas uzata kiel hortikultura substrato. Ĝi estas parto de la mineralaj lanoj.
Oni trovas rokolanon en multaj formoj: flokoj, ruloj, duonrigidaj kaj rigidaj paneloj, nudaj kaj kovritaj, simpla kaj duobla denseco paneloj, izolaj kompleksoj, por ĉiuj specoj de laboro (domoj, kolektiva loĝejo, administraj kaj industriaj konstruaĵoj, komercaj) kaj por ĉiuj aplikoj (betonaj kaj ŝtalaj plataj tegmentoj, tegmentoj,neuzitaj kaj transformitaj subtegmentoj, periferiaj muroj de interne kaj de ekstere, plankoj kaj tektoj, vandoj kaj teknikaj duktoj, kamentuboj).
Rokolano estas farita ĉefe per bazalto, nigra vulkana roko trovita en multaj partoj de la mondo.
Oni uzas ankaù skorioj de altfornoj , interesa kaj pro sia kemia konsisto kaj pro tio, ke ĉi tiu produkto, kiu estas kalcinata, liberigas malpli da forcej-efikaj gasoj kiam varmigita.
Oni faras ĝin per fandado en forno varmigita kun koakso je 1 460 °C. La likva materialo, kiu eliras el ĝi, estas do bazalta lafo kiu estas centrifugata, blovita aŭ eltrudita.
Tuj kiam ili formiĝas, la fibroj estas kovritaj per ure-formaldehida rezino kaj impregna oleo, antaŭ ol trapasi basenon por polimeriĝi, kaj por iĝi stabila kaj hidrofoba.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.