![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/0c/Steinschmaetzer_Northern_wheatear_male.jpg/640px-Steinschmaetzer_Northern_wheatear_male.jpg&w=640&q=50)
Rokenanto
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Rokenanto aŭ Roksaksikolo (Oenanthe oenanthe) estas malgranda paserina birdo kiu estis iam klasita kiel membro de la familio de Turdedoj, sed estas nuntempe pli ĝenerale konsiderata membro de malnovmonda grupo de la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi estas la plej disvastigata membro de la genro de la enantoj aŭ Oenanthe en Eŭropo kaj Azio, krom kroma setliĝo en Nordameriko.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Rokenanto, masklo en reprodukta plumaro
![]() Ino. | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Oenanthe oenanthe (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() Natura arealo
| ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Fermi
La Rokenanto estas migranta insektomanĝanta specio kiu reproduktiĝas en malferma ŝtona kamparo en Eŭropo kaj Azio kun eksetliĝoj en nordorienta Kanado kaj Gronlando krom nordokcidenta Kanado kaj Alasko. Ili nestumas en rokfendoj kaj nestotruoj de kunikloj. Ĉiuj birdoj vintras en Afriko.