komunumo en Malsupra Aŭstrio From Wikipedia, the free encyclopedia
Rohrau estas foira komunumo kun 1.536 loĝantoj en la distrikto Bruck ĉe Leitha en Malsupra Aŭstrio (Aŭstrio). Krome ĝi apartenas al la historia regiono Industrieviertel [IndusTRI:firtl] (industria regiono). Rohrau estas la naskiĝurbo de la aŭstra komponisto Joseph Haydn.
Rohrau | |||||
---|---|---|---|---|---|
Foira komunumo komunumo de Aŭstrio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 2471 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 1 609 (2018) [+] | ||||
Loĝdenso | 79 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 4′ N, 16° 51′ O (mapo)48.06666666666716.85 [+] | ||||
Alto | 148 m [+] | ||||
Areo | 20,47 km² (2 047 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Rohrau, Lower Austria [+] | |||||
Rohrau situas en industria zono en Malsupra Aŭstrio. La teritorio de la foira komunumo ampleksas 20,47 kvadratajn kilometrojn. 8,66 % de la areo estas arbarkovrita. Al Rohrau apartenas la subkomunumoj Gerhaus, Hollern, Pachfurth kaj Rohrau.
En la antikvo la regiono estis parto de la provinco Panonio. Situanta en la aŭstra kernlando malsupra Aŭstrio, la loko partis la ŝanĝeman historion de Aŭstrio. En la 13-a jarcento ekzistis Rohrauer linio de la dinastio Liechtenstein, kiuj rezidis en la antaŭulo de la loka kastelo Rohrau.
Ekster la agrokulturo ekzistis en la jaro 2001 laborlokoj por 47, en agrokulturaj kaj arbarekonomiaj entreprenoj estis 74 laŭ censo de 1999. La nombro de laboruloj ĉe la loĝloko estis 633 laŭ la popolcenso en 2001. La kvoto de laboreco situis je 45,29 % en 2001.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.