From Wikipedia, the free encyclopedia
La rivereto Rodalb, ankaŭ nomata Rodalbe, estas apenaŭ 26 km longa orografie maldekstra alfluanto de la rivereto Schwarzbach en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.
Rotalb | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Germanio federacia lando Rejnlando-Palatinato |
Rivera reto | Rejno |
Longeco | 25,7 km |
Fluo | |
Fonto | apud Pirmasens |
- Alteco super marnivelo | 380 m |
Enfluejo | apud la muelejo Biebermühle en la rivereton Schwarzbach |
- Alteco | 243 m |
Geografio | |
Trairataj urboj | Pirmasens |
Trairataj urbetoj | Rodalben |
Trairataj komunumoj | Lemberg, Ruppertsweiler, Münchweiler |
Trairataj baraĵlagoj | Woog apud la muelejo Kneispermühle |
Alfluantoj | |
- Dekstraj | Merzalbe |
La Rodalb fontas en la sudokcidenta Palatinata arbaro sude de la urbo Pirmasens apud la domgrupeto Rodalberhof en alteco de ĉ. 380 m . Unue ĝi fluas odorienten kaj pasas la komunumoj Lemberg kaj Ruppertsweiler. ekde tie ĝi turniĝas norden kaj sekvas la federacian straton B10 por 2 km. Ĝi pasas Münchweiler. En ties vilaĝparto Riegelbrunnerhof alfluas de dekstre la rojo Merzalbe. La rivereto Rodalb ŝanĝas denove sian direkton, ĉi foje al nordokcidento kaj trafluas la urbeton Rodalben. Ĉe la domgrupeto Biebermühle la Rodalb enfluas de maldekstre la rivereton Schwarzbach.
La nomo de la rivereto ne estas tute klara. La keltoj de la La-Tène-epoko nomas per alb riverojn kaj rojojn. Por la silabo Rod aŭ Roth ekzistas du klarigprovoj: unue la ruĝa sablo ruĝa = rot en la germana) de la riverfluejo povas esti la nomdonanto. Due la nomo povas veni de “roden“ aŭ „rotten“, germane por senarbigi, ĉar la apudriveraj areoj estas ne plu arbaroj, sed herbejoj kaj agroj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.