From Wikipedia, the free encyclopedia
Rochusberg estas la nomo de monto en Bingen am Rhein en la Rejnlando-Palatinata distrikto Mainz-Bingen. Kun alteco de 245 m ĝi estas la dua plej alta monto en la urbo Bingen. La plej alta monto en Bingen estas Jakobsberg (alteco 273,8 m), kiu situas en la urboparto Dromersheim ĉe la limo inter Gau-Algesheim kaj Ockenheim.
Rochusberg | |||
---|---|---|---|
monto • kresto | |||
Alteco | 245 m | ||
Situo | en Bingen am Rhein; distrikto Mainz-Bingen, Rejnlando-Palatinato; Germanujo | ||
Montaro | Unteres Nahehügelland | ||
Geografia situo | 49° 58′ N, 7° 54′ O (mapo)49.9591111111117.9012222222222 | ||
| |||
La monto Rochusberg situas sudoriente de la centro de Bingen. Ĝi etendiĝas de ties urboparto Kempten am Rhein je ĉ. 3 km en sudokcidenta direkto ĝis la enbŭejo de la Nahe en la Rejnon. Je la norda riverborda de la Nahe estas Bingerbrück kun la Elisenhöhe (altecp 207,6 m ) kaj la Binger Wald (maksimuma alteco 638,6 m). Sude de la Nahe estas la urbo Bingen kun la Rochusberg. Sude de la monto estas la urboparto Büdesheim.
Sur alteco de 242 m staras la elrigardejo imperiestro-Frederiko-turo. Je la nordorienta flanko de la monto staras la Rochus-kapelo.
La Rochusberg situas rande de la Majenca baseno. La rokaĵoj estas kvarcito kaj ardezo el devonio.
De la monto vi povas rigardi al la urbo Bingen, la Binger Loch kun la musturo kaj la okcidenta parto de la Monda heredaĵo Supra mezrejna valo. Je la norda flanko oni vidas trans la Rejno Rejngovio kun la urbo Rüdesheim am Rhein. Suden la Jakobsberg kaj la Priorejo Jakobsberg estas videbla. Laŭlonge la rivero Nahe eblas rigardi dum bonaj vidcirkonstancoj ĝis Bad Kreuznach.
<references>
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.