![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f0/Robert_Sterl_-_Selbstbildnis_1919.jpg/640px-Robert_Sterl_-_Selbstbildnis_1919.jpg&w=640&q=50)
Robert Sterl
From Wikipedia, the free encyclopedia
Robert Hermann STERL - naskiĝis la 23-an junion 1867 en Großdobritz (hodiaŭ Dresden-Dobritz) kaj mortis la 10-an de januaro 1932 en Naundorf - estis germana impresionisma pentristo. Li estis edzo de Helene Sterl (naskonomo: Hedelt, vivis 1872-1950).
Robert Sterl | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de junio 1867 (1867-06-23) en Dresdeno |
Morto | 10-an de januaro 1932 (1932-01-10) (64-jaraĝa) en Struppen |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio Reĝlando Saksio ![]() |
Alma mater | Dresden Academy of Fine Arts (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | pentristo ilustristo genre painter (en) ![]() grafikartisto universitata instruisto vidartisto landscape painter (en) ![]() ![]() |
En la jaroj 1881-1890 Robert Sterl studis en "Dresdener Kunstakademie" (Artakademio Dresdeno). Liaj instruistoj estis inter aliaj Julius Scholtz, Ferdinand Pauwels kaj Leon Pohle.
Post la studado Sterl laboris kiel libera pejzaĝo-pentristo, ilustris librojn, pentris portretojn. Dum 1896-1904 li instruis en virina pentrolernejo (Damenmalschule). Sterl estis ekde 1904 instruanto, ekde 1906 profesoro en la Artakademio Dresdeno.
En la jaroj 1908-1914 li plurfoje vojaĝis al Rusio. En la Unua mondmilito li estis militopentristo (1915-1918).
1919 li transloĝigas al Naundorf en Elba Grejsmontaro. Malsana ekde 1920 li mortis 1932. Lia tombo troviĝas en la ĝardeno de sia domo, kiu hodiaŭ - ankoraŭ en origina stato - estas muzeo (Robert-Sterl-Haus).