nederlanda esperantisto kaj filologo From Wikipedia, the free encyclopedia
Rob (Robert) MOERBEEK [MURbejk] (naskiĝis la 1-an de majo 1936) estas nederlanda esperantisto kaj filologo. Li laboris 32 jarojn kiel oficisto en la Centra Oficejo de UEA zorgante pri la ekspedofako kaj pri la provlegado de Esperanto k.a. periodaĵoj kaj eldonaĵoj de UEA. Li prizorgis ankaŭ la Bibliotekon Hodler kaj la arkivon de la CO. Post emeritiĝo en 2001 li laboras volontule en la CO. Li korektas ankaŭ la revuojn Monato, Internacia Pedagogia Revuo, Scienca Revuo, Fen-x (revuo de Esperanto Nederland), Esperantista Vegetarano, La Kontakto (revuo de la nederlanda LIBE-sekcio), k.a. Agado por handikapuloj, precipe blinduloj, estas proksima al li.
Rob Moerbeek | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de majo 1936 (88-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • nederlanda |
Nacieco | nederlandano |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Familio | |
Edz(in)o | Nora Moerbeek-Bartels |
Okupo | |
Okupo | esperantisto filologo |
Ekde 2001 li reprezentas Ligon Internacian de Blindaj Esperantistoj en la Komitato de UEA. Li agadas ankaŭ pri nefumismo en la UEA-fakasocio TADEN (Tutmonda Asocio de Esperantistaj Nefumantoj). Li estis privatdocento pri Esperanto ĉe la Universitato de Amsterdamo en la jaroj 1978–1998.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.