![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/ec/Heilige_Rochus_door_Christus_aangesteld_tot_patroon_van_de_pestlijders_-_Peter_Paul_Rubens_-_Sint-Martinuskerk_Aalst.jpg/640px-Heilige_Rochus_door_Christus_aangesteld_tot_patroon_van_de_pestlijders_-_Peter_Paul_Rubens_-_Sint-Martinuskerk_Aalst.jpg&w=640&q=50)
Roĥo de Montpeliero
kristana sanktulo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Sankta Roĥo (latine Sanctus Rochus, france Saint Roch) de Montpellier estis katolika sanktulo. Li naskiĝis ĉirkaŭ 1295 kaj mortis en 1327 (en literaturo oni trovas ankaŭ aliajn datojn - de naskiĝo inter 1340 kaj 1350 kaj de morto en 1377 aŭ 1378).
Sankta | ||
Roĥo de Montpeliero | ||
---|---|---|
Sanktulo | ||
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 1295 en Monpeljero, graflando Rosselló, ![]() | |
Morto | 16-an de aŭgusto 1327 (1327-08-16) en Monpeljero | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | antikva okcitana lingvo • franca vd | |
Ŝtataneco | vd | |
Sanktulo | ||
Festotago | 16-a de aŭgusto | |
Atributoj | pesto-cikatro; vestaĵo de pilgrimulo; hundo kun pano | |
Patroneco | pest-malsanuloj, infektitoj, handikapuloj kaj aliaj malsanuloj | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Laŭ legendoj li helpis malsanulojn, kiuj suferis pro pesto. Pro tio li estas katolika patrono de pest-malsanuloj, infektitoj, handikapuloj kaj aliaj malsanuloj. Lia populareco, origine en centra kaj norda Italio kaj ĉe Montpellier, disvastiĝis tra Hispanio, Francujo, Libano, la Malaltaj Landoj, Brazilo kaj Germanujo, kie li ofte estis interpolita en la liston de la dek kvar sanktaj helpantoj en mizero, kaj lia honoregado disvastiĝis post la Nigra morto. Laŭlegende li mem estis infektita de pesto kaj savita de hundo, kiu portis al li panon, kiam li retiriĝis de homoj por ne infekti ilin. Pro tio la franca lingvo konservas diraĵon pri "S-ta Roĥo kaj lia hundo", kvazaŭ tre fidelaj kunuloj.
Sankta Roĥo estas bildigata sur multaj pestkolonoj.
Li ricevis renovigitan atenton kaj apartan kulton dum la kronvirusa pandemio de 2019-2021.[1][2][3]
Lia katolika nomfesto estas la 16-a de aŭgusto.