Rivno
urbo en Ukrainio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Rivno (ukraine Рівне [Rivne], ruse Ровно [Rovno], litove Rivnė, pole Równe, germane historie Röwne [nun Riwne] kaj jide ראָוונע) estas historia urbo en okcidenta Ukrainio. Ĝi estas la administra centro de la rivna provinco ("oblasto"), mem estas urba distrikto ene de la provinco kaj krome estas la administra centro de la rivna distrikto kiu ĉirkaŭas la urbon.
Rapidaj faktoj urbo de provinca signifo, Administrado ...
Rivno | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de provinca signifo | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 33000–33499 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 245 289 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 4 229 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 50° 37′ N, 26° 15′ O (mapo)50.61972222222226.251388888889 [+] | ||||
Alto | 136 m [+] | ||||
Areo | 58 km² (5 800 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Rivne [+] | |||||
Fermi
La urbo estas grava transporta nodo, kun internacia flughaveno, densaj fervojaj konektoj kaj aŭtovojoj al la urboj Bresto (Belorusio), Kievo kaj Lvivo (la lastaj du urboj estas konektataj al Rivno per la Eŭropa ŝoseo 40). Krome jam historie la mezepoka Reĝa Vojo inter Hispanio kaj Rusio kondukiĝis tra la urbo.
Laŭ stato de la jaro 2010, en la urbo vivis proksimume 247 750 loĝantoj.