Distrikto de Kantono Vaŭdo, Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Riviera-Pays-d’Enhaut estas administra unuo de Kantono Vaŭdo. Ĝi havis 80831 loĝantojn la 31-an de decembro 2012. Ĝia ĉefurbo estas Vevey.
Distrikto Riviera-Pays-d’Enhaut | |
---|---|
Distriktoj de Kantono Vaŭdo | |
Kantono | Vaŭdo |
Ĉefloko | Vevey |
Geografia situo | CH1903: 554700 / 146201 (mapo)46.46566.8489 |
Nombro de loĝantoj | 80831 (2012-12-31) |
Areo | 282,88 km² |
Loĝantardenseco | 285,7 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 2230 |
La distrikto Riviera-Pays-d'Enhaut konsistas el la regiono de la nordorienta bordo de la Lago Lemano kaj la komunumoj de la iama Distrikto Pays-d'Enhaut en la Vaŭdaj Alpoj.
La distrikto Riviera-Pays-d’Enhaut konsistas (stato en 2013) el 13 komunumoj, el kiuj la Montreux estas la plej granda. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2012-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Blonay | 5985 | 16.03 | 5881 | |
Chardonne | 2755 | 10.30 | 5882 | |
Château-d'Œx | 3285 | 113.76 | 5841 | |
Corseaux | 2145 | 1.06 | 5883 | |
Corsier-sur-Vevey | Corsier-sur-Vevey | 3305 | 6.74 | 5884 |
Jongny | 1466 | 2.16 | 5885 | |
Montreux | 25187 | 33.40 | 5886 | |
Rossinière | 549 | 23.34 | 5842 | |
Rougemont | 913 | 48.56 | 5843 | |
Saint-Légier-La Chiésaz | 5039 | 15.12 | 5888 | |
La Tour-de-Peilz | 10815 | 3.29 | 5889 | |
Vevey | 18555 | 2.39 | 5890 | |
Veytaux | 832 | 6.73 | 5891 | |
Totale | 23 | 80831 | 282,88 | 2230 |
La nova Distrikto Riviera-Pays-d'Enhaut estis kreita kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la leĝo de la 30-a de majo 2006 pri la teritoria subdivido de Kantono Vaŭdo el la malnovaj distriktoj Vevey kaj Pays-d'Enhaut.
La iama Distrikto Pays-d'Enhaut malakceptis 2006 la aliĝon al la Distrikto Aigle, pro kio ĝi kadre de la administra reformo estis kunigita kun la malnova Distrikto Vevey. Dum la berna regado de 1475 ĝis 1798 la Pays-d'Enthaut apartenis al la berna Distrikto Sarino.[1]
La iama Distrikto Vevey dum la berna regado de 1536 ĝis 1734 nomiĝis Voktejo Chillon. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 ĝi estis distrikto de Kantono Lemano, poste ĝi estis integrita al la nove fondita Kantono Vaŭdo.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.