Senegalo (rivero)

Rivero en Okcidentafriko From Wikipedia, the free encyclopedia

Senegalo (rivero)map

Rivero Senegalo (aŭ Senegal-rivero) estas rivero en Okcidentafriko, kiu estiĝas per kunfluo de riveroj Bafingo kaj Bakojo, ĉe Bafulabeo (Malio). Ĝi markas la limon inter Senegalo kaj Maŭritanio.

Rapidaj faktoj rivero Senegal, rivero ...
rivero Senegal
Thumb
... fluas tra Ndar (St. Louis)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 1 790 km [1]
Akvokolekta areo 337 000 km²
Averaĝa trafluo 640 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 750 m [1]
Enfluejo Atlantiko
- Alteco 0 m
Geografio
Alfluantoj Bafingo kaj Bakojo,
ĉe Bafulabeo (Malio)
Thumb
[1] Bafingo estas la plej longa fontorivero, kaj ŝanĝas
sian nomon al Senegalo en Bafulabeo
Rivero en Afriko
vdr
Fermi

Rivero Senegalo longas 1790[1] km. La enfuejo en la Atlantika Oceano estas iom barita per malvasta sabla terlango ("Langue de Barbarie").

Senegal-rivero havas akvokolektan areon de 483.181 km² kaj forfluigas ĉirkaŭ 8 million km³ da akvo jare. Gravaj flankriveroj estas Faleme-rivero, Karakoro-rivero, kaj Gorgol-rivero.

Senegal-rivero estas ŝipirebla ĝis Podor en Senegalo (entute ĉirkaŭ 175 km) dum la tuta jaro kaj dum la pluvsezono plue ĝis Kayes (Malio).

Rivero Senegalo jam estis menciita de Plinio sub la nomo Bambotus (= "rivero de hipopotamoj", laŭ la fenica-hebrea "behemoth" = "hipopotamo"). Ptolemeo nomis ĝin Nias.

Nomo

Deveno de la nomo: Kiam la unuaj eŭropaj esploristoj alvenis ĉe la elfluejo de la rivero ili vidis fiŝkaptistojn lokajn, kaj demandis ilin montrante al la riverbordo "kiu estas la nomo de tiu rivero?" Sed la indiĝenoj pensis ke ili montris la boatojn sur la plaĝo, kaj "respondis "tio estas niaj pirogoj", kio sonis en la loka lingvo "senegal", kaj la eŭropanoj kredis ke tio estas la nomo de la rivero!

Eksteraj ligiloj

Notoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.