From Wikipedia, the free encyclopedia
Guadalupe estas rivero en la aŭtonoma komunumo aŭ regiono Ekstremaduro de Hispanio. Ĝi de dekstre enfluas la internacian riveron Gvadiano de Hispanio kaj Portugalio, kiu mem fluas al la Atlantiko. La rivero Guadelupe fontas en la montaro Sierra de Guadalupe, ankaŭ nomata Sierra de Villuercas, en alteco de 1157 metroj super la marnivelo. La fontejo proksimas al la loĝloko Guadalupe, donante sian nomon kaj al la urbo kaj al la kulturhistorie grava Monaĥejo de Guadalupe; kaj de tie al la multaj lokoj en la mondo kun tiu nomo Guadalupe ĉefe en Hispanameriko, sed ne nur. Post vojo de nur 40,5 kilometroj la rivero proksime de la loĝloko Valdecaballeros enfluas la riveron Gvadiano, subenirinte ĝis nivelo de 391 metroj super la marnivelo.
Tiu ĉi artikolo temas pri la rivero Guadelupe en Ekstremaduro, Hispanio. Pri aliaj signifoj de la vorto vidu la apartigan paĝon Guadalupe. |
Guadalupe | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 40,5 km |
Akvokolekta areo | 379 km² |
Fluo | |
- Alteco super marnivelo | 1 157 m |
Enfluejo | Gvadiano |
- Alteco | 391 m |
Geografio | |
Alfluantoj | Hispanio |
Rivero en Hispanio | |
proksimuma lokiĝo de la rivero Guadelupe (punkteto) kompare al la vojo de la rivero Gvadiano |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.