Rio-de-Ĵanejrio
subŝtato de Brazilo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Rio-de-Ĵanejrio, do "ĉirkaŭaĵo de la urbo Rio-de-Ĵanejro" (portugallingve "Rio de Janeiro" laŭ la ĉefurbo Rio-de-Ĵanejro), estas ŝtato respektive subŝtato de la federacia respubliko Brazilo. En 2015 ĝi havis 16 550 024 loĝantojn kaj rilate al la nombro de loĝantoj havis la trian rangon inter la brazilaj ŝtatoj (pli multajn loĝantojn nur havis San-Paŭlio kaj Minas-Ĝerajso). La loĝantoj de la ŝtato estas nomataj fluminenses (de la latina vorto flumen, do rivero, portugale "rio"), kaj la vorto fluminense en la brazila portugala lingvo ankaŭ figurasence uzatas kvazaŭ adjektivo formo de la subŝtata nomo, do "litoral fluminense" estas la marbordo de Rio-de-Ĵanejrio, "Serra Fluminense" la subŝtata montaro, kaj unu el la federaciaj universitatoj de la ŝtato nomatas Universidade Federal Fluminense. La loĝantoj de la urbo Rio-de-Ĵanejro specife nomatas cariocas.
Rio-de-Ĵanejrio | |
---|---|
portugale Estado do Rio de Janeiro | |
Flago de Rio-de-Ĵanejrio | Blazono de Rio-de-Ĵanejrio |
subŝtatoj de Brazilo | |
moto: Recte Rem Publicam Gerere (latine: "rekte kaj juste konduki la publikajn aferojn") | |
Himno: Himno de Rio-de-Ĵanejrio | |
Nomo de la loĝanto: fluminense | |
Situo | |
- Regiono | Sudorienta |
- Limnajbaroj | Espirito-Santo, Minas-Ĝerajso kaj San-Paŭlo respektive San-Paŭlio |
- Mezoregionoj | 6 |
- Mikroregionoj | 18 |
- Municipoj | 92 |
Ĉefurbo | Rio-de-Ĵanejro |
Registaro | Nuntempa |
- Ŝtatestr(in)o | Wilson Witzel () (ekde 1-a de januaro 2019) |
Registaro | de 2015 ĝis 2018 |
- Ŝtatestr(in)o | Luís Fernando de Sousa (PMDB) |
- Vicŝtatestr(in)o | Francisco Dornelles (PP) |
- Federaciaj deputitoj | 46 |
- Ŝtataj deputitoj | 70 |
Areo | |
- Entute | 43 696,1 km² (24º)[1] |
Loĝantaro | 2017 |
- proksimume | 16 718 956 loĝ. (º) |
- Loĝdenso | 383 loĝ./km² (º) |
Ekonomio | 2013 |
- MEP | R$ 626,320 bilionoj (2º) |
- MEP po kapo | R$ 31 064 (3º) |
Sociaj indikiloj | 2010 |
- IHD | 0,761 (4º) – alta |
- Vivdaŭro | 74,1 jaroj (10º) |
Horzono | UTC-3 |
Klimato | tropika kaj alte tropika Aw |
Mallongigo | BR-RJ |
Retejo | rj.gov.br |
La plej grandaj urboj de la ŝtato estas Rio-de-Ĵanejro, Duque de Caxias, Niterói, Nova-Iguaçu kaj Petrópolis.