From Wikipedia, the free encyclopedia
La ringofingro (latine anularius) estas parto de la mano. Ĝi estas la kvara fingro kaj troviĝas inter la mezfingro kaj la etfingro. El ĉiuj fingroj, la ringofingro estas tiu kiu plej malofte moviĝas sole, sed kutime kun la najbarfingroj. Ĉar la ringofingro estas granda kaj belforma, ofte oni nomas ĝin ankaŭ bela fingro.
Oni nomas la ringofingron tiel, ĉar oftege oni portas ringojn je tiu fingro. En Germanio kaj kelkaj aliaj eŭropaj landoj la fianĉoringo estas portita je la maldekstra ringofingro kaj la edziĝringo je la dekstra ringofingro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.