Ringo de Bookan
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
La neolitika ringo de Bookan situas sur la duoninsulo Ness of Brodgar ĉirkaŭ 1,6 km nordokcidenta de la ringo de Brodgar kaj proksime de Bookan Cairn sur Mainland, la ĉefinsulo de la Orkadoj en Skotlando.
Ringo de Bookan | ||
---|---|---|
ĉambra kairno [+] | ||
Koordinatoj | 59° 0′ 42″ N, 3° 14′ 58″ U (mapo)59.011563-3.2494428 | |
Ringo de Bookan | ||
La iaman celon oni ne scias. Bone videblas parte arbarkovranta remparo kaj fosaĵo (ĉ. 13,5 m larĝa kaj minimume 2 m profunda) ĉirkaŭ rondovala platformo de grandeco de ĉ. 44,5 m oble 38,0 m. Pluraj grandaj ŝtonoj troviĝas proksime al la centro de la platformo.
A. Ritchie priskribas la objekton kiel ebla henĝo kun „centra ŝtonmeto“, sed li avertas ke oni ĝis nun ne identigas la por henĝo nepra transirejo trans la fosaĵoj. Minimume unu el la centraj ŝtonoj ne estis metita, sed jam staris tie.
La ringo de Bookan ne estas ĝis nun elfosita. La ringo de Bookan situas en la norda rando de "distrikto", kiu ĉirkaŭas la kompletan sudan parton de „Ness of Brodgar“ kaj kiu estas limigita al la nordokcidento de remparo kaj fosaĵo. Inter la ringo kaj la remparo troviĝas minimume neolitika setlejo, ke estas simila aranĝo kiel Stones of Stenness kaj la Barnhouse setlejo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.